به مناسبت 15 دسامبر – روز زبان اسپرانتو – در این وبلاگ این پست به زبان اسپرانتو نوشته میشود:
Kiam mi konatiĝis kun Esperanto, mi estis adoleksa. Mia mondo estis ege limigita kaj mi sentis egan malfeliĉon en mia vivo ĉar min ĉirkaûis teruraj cirkonstancoj. Estis milito freneziga en la lando kaj esti ĝoja ne igmageblis. Ĉiam kiam mi rememorigas miajn adoleksajn jarojn mi sentas grandan sopiron kaj perdon, tamen io ŝaniĝis mian vivon kaj vivstilon kaj ĝuste tiu estis la lingvo Esperanto!
Esperanto donis al mi ĉion kion mi deziris. Pere de Esperanto mi rompis min ĉirkaûantan cenzuron kaj ektrovis multaj geamikojn tra la mondo per kiuj miaj komprenoj diversflanke pliprofondiĝis. Mia esperantumado estis reciproka mi ĝuis Esperanto kaj Esperanto profitis de mi!
Mi multe laboris por Esperanto kaj ĝis nun ne sentas lacon tiu rilate. Ĉion kion mi faris، estis al mi plezuro kaj tiu plezuro ankoraû estas freŝa kaj daûra.